Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Multaj novaĵoj en la Pola E-Junularo
2010-12-10


Nova PEJ-emblemo

 

    Mallonga sed efika estis kunveno de Pola Esperanto-Junularo, kiu okazis en Bjalistoko inter la 26-a kaj 28-a de novembro 2010. Unu el ĉefaj decidoj alprenitaj dum ĉiu tiu kunveno estas ŝanĝo de prezidantino de PEJ-estraro. Post rezigno de la ĝisnuna prezidantino, Agnieszka Rzetelska, por tiu posteno oni elektis Agnieszka Mozer el Varsovio.

 

    Certe plej multan tempon en la kunveno oni dediĉis al diskuto pri ŝanĝo de la PEJ-regularo. Ĉefa celo de la nova projekto estis pliefikigo de la organizo kaj forigo de problemoj, kiujn kreis antaŭa regularo el 2004-a jaro. Post enkonduko de korektoproponoj, nova regularo estis akceptita unuanime kaj ekvalidos post aprobo fare de la Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio.

 

    Oni diskutis ankaŭ aferojn ligitajn kun kunfondado kaj aliĝo al la Pola Konsilio de Junularaj Organizoj. Kadre de subtenado de loka agado, oni kreis laborgrupojn pritraktantajn konkretajn projektojn. Unu el ili okupiĝos pri preparado de pakaĵo kun instrumaterialoj por homoj dezirantaj instrui Esperanton. La dua analizos eblecon utiligi programon de Eŭropa Volontula Servo kaj trovi volontulon, kiu laborus por PEJ. La tria preparos inform-materialojn pri la organizo.

 

    Dum pŭzo, malgraŭ malfacilaj veterkondiĉoj, partoprenantoj de la kunveno partoprenis urban ludon laŭ la spuroj de Esperanto.

 

    La lasta tagordero en la programo de la kunveno estis ŝanĝo de PEJ-emblemo. Sume prezentitaj estis ses proponoj. Elektita estis projekto preparita de Przemek Wierzbowski.

 

    La sekva kunveno de PEJ okazos kadre de la 32-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Nowy Sącz (30-a de aprilo ĝis 7-a de majo 2011). Antaŭe ni invitas al organizata de ni Junulara E-Semajno (Burg, Germanio, 27-a de decembro 2010 ĝis 2-a de januaro 2011).

(el http://www.liberafolio.org)

Redaktoro:Li Jianhua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng