2010-12-13
 La grupo de fondantoj: reprezentantoj de urbo Herzberg kaj la Esperanto-movado
|
Grava evento okazis la 3an de decembro: la fondo de Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg kun la sekva celo: subtenado de kulturaj, interkulturaj kaj internaciaj agadoj por la interkompreniĝo de popoloj en aŭ lige kun la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, por daŭre antaŭenigi la internacian lingvon Esperanton. La baza kapitalo atingis 30.000 €. La ĉefo de la estraro estas la urbestro Gerhard Walter. Pluaj estraranoj: Harald Mantz, Brian Moon, Otto Kern, Dirk Brömme.
Membroj de la unua kuratoraro: d-ro Detlev sc. Blanke, Gian Carlo Fighiera, d-ro Rudolf Fischer, Stefan MacGill, Zsófia Kóródy, Peter Zilvar, Marika Frense, Ursula Zilvar, d-ro Wilfried Hinrichs, Harald Schicke, Michael Nienstedt, Gerhard Steiling. Detaloj pri konkretaj planoj, kontribueblo baldaŭ sekvos.
Fotoj, gazetartikolo en nia albumo (http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=15237195) kaj ankaŭ sur la urba hejmpaĝo (herzberg.de http://herzberg.de) Aktuelles, Presse Esperanto (http://herzberg.de/magazin/artikel.php?artikel=1247&type=&menuid=377&topmenu=7)
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Niu Xueqin |