| 2010-12-14
La 12-an de decembro malfermiĝis Ĉina (Hainan) Internacia Vintra Foiro de Tropikaj Agrikulturaj Produktoj 2010 en Haikou. La “Vintra Foiro” temas pri “kreo de landa moderna tropika agrikultura bazloko kaj antaŭenpuŝo de konstruado de internacia turisma insulo”. Ĝi montras ĉefe la atingojn en disvolvo de moderna tropika agrikulturo de Hainan, kiu estas bazo de vintraj legomoj, tropikaj fruktoj, fiŝada eksporto, natura kaŭcuko de la tuta lando.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi |