2010-12-14
 Ĉina gvidanto Li Changchun manpremas lernantojn post rigardo de ilia arta prezento. |
La 11an de decembro okazis en Pekino la 5-a kunveno pri konfuceaj institutoj. En la 2-taga kunveno 1400 universitat-estroj kaj reprezentantoj de konfuceaj institutoj el 96 landoj kaj regionoj diskutis pri daǔrigebla disvolviĝo de konfuceaj institutoj. Oni okazigis ankaŭ forumon pri direktoroj kaj ekspozicion pri lernolibroj pri la han-a lingvo.
La kunveno celas kolekti spertojn, intensigi kontaktojn kaj doni kunlaboran platformon por la konfuceaj institutoj en la tuta mondo. La kunveno okazas ĉiujare kaj ĝi okazis jam kvin fojojn.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|