2010-12-15
 Japana amiko Satoshi Daitou (maldekstre) donacas nove kolektitajn historiajn materialojn pri krimoj de la japanaj trupoj faritaj en Ĉinio al Zhu Chengshan, direktoro de la memorhalo pri ĉinaj viktimoj de la masakro de la japanaj agresantoj en Nankino. |
|
 Historiaj materialoj kolektitaj de japana amiko Satoshi Daitou
|
La 13-an de decembro la memorhalo pri ĉinaj viktimoj de la masakro de la japanaj agresantoj en Nankino ricevis 17 valorajn historiajn materialojn, inkl. de mapo de la milita trupo gvidata de Sasaki, kiu atakis Nankinon, gazetaj eltondaĵoj pri atako de japanaj trupoj al Nankino k. a. Ili ĉiuj estis liveritaj de japana amiko Satoshi Daitou, kiu ilin kolektis en Japanio.
S-ro Satoshi Daitou estas japana monaĥo. Ekde decembro de 2005, li, konfidite de la memorhalo, kolektis en Japanio dum 5 jaroj 1283 historiajn materialojn pri krimoj de la japanaj trupoj faritaj en Ĉinio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua |