2010-12-15
 |
Inaŭguro de la laboratorio |
Lastatempe, ekfunkcias la unua ekstreme profunda subtera laboratorio de Ĉinio -- Jinping-a Subtera Laboratorio en Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Ĝi estas ankaŭ la plej profunda rok-kovrita laboratorio de la mondo. La funkciado de la laboratorio signifas ke Ĉinio jam havas sendependan subteran eksperimentan platformon por komenci gravan kaj fudamentan esploradon de fiziko.
Oni diris, ke la laboratorion komune konstruis Tsinghua-universitato kaj Ertan Hidroelektra Disvolva Limigita Kompanio utiligante la tunelon por konstrui la hidroelektrejon. La vertikala dikeco de la kovrita roko de la laboratorio estas 2400 metroj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua
|