Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Basongtso - Pura lando de Tibeto
2010-12-16

de DAWANG

 

    En Nepalo estas Pokhara bela kiel paradizo, multaj eŭropanoj deziras tie vivi ĝis la finiĝo de sia vivo. Ankaŭ en Tibeto de Ĉinio troviĝas loko bela kiel Pokhara, ĝia nomo estas Basongtso.

   

    Biologia ĝardeno sur firsto de la mondo

 


La lago Basongtso en la sino de la montaro

 

    Distinga ol aliaj sanktaj lagoj en Tibeto, Basongtso estas ĉirkaŭita de densaj antikvaj arbaroj. En la tibeta lingvo Basongtso signifas verdan akvon. Kiel sia nomo Basongtso estas verda kiel pura smeraldo. La akvo estas tiel pura, ke oni eĉ povas vidi arojn kaj arojn da fiŝoj naĝantaj tie ree je du- aŭ tri-metra profundeco en la akvo. Ĉirkaŭ la lago estas glaŭkaj montoj kies suproj estas kovritaj de multjara neĝo. Estas grandioza la pejzaĝo formiĝinta el la neĝkovritaj montoj kaj iliaj spegulitaj bildoj en la lago.

 

    Plezurboati sur la lago

 


Floso sur Basongtso-lago

 


Sutraj flagetoj en la lago

 

Por atingi Zhaxi-insulon en centro de la lago, oni veturis per floso el kunligitaj arbotrunkoj, kiun la flosisto veturigas tirante la ŝtalan kablon instalitan supre trans la du bordoj de la lago. Sutraj standardoj flirtas en la insulo, la templo Cuozonggongba (signifanta kastelon sur lago) apartenas al la konfesio Nyingma de la tibeta budhismo. En ĝi kultiĝas 1500-jara Padma Sambhava, kaj pri la templo estas sennombraj legendoj. Se vi ĉirkaŭiras la insulon, vi povas vidi multajn mirindaĵojn, kiaj hufsignoj de militĉevaloj de la Reĝo Gesaer, postsignoj de liaj glavo-pikoj sur rokoj dum siatempaj militoj, pino enbrakita de persikarbo, teraso por akvosepulto kaj arboj kun folioj kun tibetlingvaj literoj...

 


Piaj religi-kredantoj lago-ĉirkaŭirantaj 

 

    Kiel fama lago de konfesio Nyingma, la lago Basongtso altiras al si multajn vizitantojn, precipe en la dekkvina de la kvara monato laŭ la tibeta kalendaro. La vizitantoj iras ĉirkaŭ la lago por peti benon. Ĝenerale oni bezonas du aŭ tri tagojn por ĉirkaŭiri la lagon, kaj se mankas tempo, aŭ tiuj ne volas longe piediri, do estas bona ideo por ili vojaĝi per plezurboato al la transa bordo.

 

    Gasti ĉe Jieba-vilaĝo

 

    Estas rimarkindaj la naturaj kaj kulturaj pejzaĝoj de Basongtso. Gongbu-anoj, loĝantoj de Gongbujiada, havas sian specialan kostumon, originalan konstruaĵon kaj apartan feston. Eĉ ilia lingvo estas tute diferenca ol tiu en aliaj lokoj. Promenante en modestaj vilaĝoj Jieba, Cuoguo, Zhala, vi povas vidi tie sincerajn ridetajn vizaĝojn de Gongbu-anoj.

 


Gasti ĉe Jieba-vilaĝo 

 

    Enirinte en iun ajn familion en la vilaĝoj, vi estos varme regalata de la gastigantoj. En la ĉambro estas fajrujo, ŝtona kaldrono, aluminiaj potoj kaj por kuirado kaj por hejtado. Ili bruligas pinrezinon por lumigi ĉambrojn kaj lignajn pecojn por hejtado, kaj pro tio la tegmento nigriĝis de la fumoj. Ili manĝas viandojn de membreditaj porkoj, tritikajn kukojn bakitajn sur ŝton-plato, kokaĵon kun fungo, fiŝon el Bahe-rivero, hordeajn vermiĉelojn kaj trinkas vinon el hordeo. Provas la kuraĝecon de la gastoj tie viziti la necesejon, ĉar ĝi "pendas" ekster la duaetaĝa ĉambro de la domo.

 

    Rigardi la neĝmonton en la lito

 


Verda montaro, smeralda lago kaj blanka neĝmonto de Basongtso

 

    En densaj floroj kaj arbofolioj vidiĝas vilaoj kvietaj kaj ĝardensimilaj. En Basongtso vi povas ĝui la plezuron maloftan en alia loko, ke vi povas rigardi la neĝmonton je la unu vido post via maten-vekiĝo.

 

    Proksime al la lago arboj kun flekseblaj branĉoj alte staras kaj skuiĝas. Posttagmeze la suno varme brilas kaj la ĝardenoj kvietas. Se vi promenas en la arbaro, vi sentas vin kvazaŭ en ter-paradizo. Vi havas sufiĉe da tempo ĝui la senpripensan tempon: sidante en la korto kun plenplenaj purpuraj floroj, mendas tason da laktoteo kaj prenas libron en manoj aŭ iom dormetas en sunbrilo, ĝis kiam ruĝiĝas la neĝmonto en la vesperkrepusko...

 

Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji

 
La kreinto de la instrukompleto pensis ne nur pri laboro, sed ankaŭ pri distraj paŭzetoj kaj bona etoso en kurso, tial en sondiskoj estas melodioj por kantetoj kiujn lernantoj povas kanti, eĉ se ili ne tuj centprocente komprenas la vortojn.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng