Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao faras oficialan viziton en Hindio
2010-12-17


Wen Jiabao (dekstra) intervidiĝas kun hinda ĉefministro Manmohan Singh (maldekstra) en Nov-Delhio.

 

    Posttagmeze de la 15-a de decembro ĉefministro de ĉina ŝtata konsilantaro Wen Jiabao atingis Nov-Delhion kaj komencis oficialan viziton en Hindio.

 

    En la sama tago en Nov-Delhio Wen Jiabao intervidiĝis kun hinda ĉefministro Manmohan Singh kaj faris kunsidon. Li ĉeestis ankaŭ la pintan kunvenon pri komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Hindio en Nov-Delhio kaj faris paroladon.

 

    Dum la vizito Wen Jiabao intervidiĝos ankaŭ kun hinda prezidento Pratibha Patil, prezidanto de Barata Nacia Kongreso Sonia Gandhi kaj aliaj hindaj gvidantoj, donos paroladon pri grava politiko de la rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio, ĉeestos serion da aktivadoj pri amikeca interŝanĝo kaj kune celebros la 60-an jariĝon de la fondo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng