2010-12-17
 Enir-bileto por Beihai- parko |
Invitite de veterana esperantisto Zou Guoxiang kune kun liaj filino kaj bofilo mi vizitis la faman Beihai- parkon. Ĝi situas en la mezo de Pekino kaj areas 70 hektarojn.
 La bofilo, filino kaj s-ro Zou Guoxiang |
Dum la tuta veturo ĝis tie per aŭtomobilo s-ro Zou Guoxiang senĉese klarigis al mi pri ĉiuj vidindaĵoj survoje. La vetero estis sufiĉe malvarma, tamen la ridetoj sur la vizaĵoj de ĉiuj varmigis min. S-ro Zou informis min, ke nun li vivas nur kun sia edzino kaj kun feliĉa patra fiero diris, ke liaj tri filinoj havas proprajn loĝejojn kaj aŭtomobilojn. Krome, jam emerito, ĝis antaŭ nelonge li helpis al siaj kolegoj en la laboro kiam necesas kaj aktivas en E-movado. Nun mi komprenas, ke li estas kontenta de sia vivo kaj ĝuste pro tio li ĉiam estas gaja, kun brila rido parolas kun ĉiuj.
 S-ro Zou Guoxiang, Ivanka kaj la filino |
En la momento de nia enparkiĝo, antaŭ niaj okuloj de ĉiuj flankoj aperas belegaj vidaĵoj. La fama Qionghua- insulo tuj kaptis mian rigardon. La Blanka Pagodo en stilo de lamaisma arkitekturo sur la supro de insulo estas marko de Beihai-parko.
 En malproksimeco videblas Blanka Pagodo |
Ne eblas enui en la parko, estas amuzaĵoj por ĉiuj. Ni iras antaŭen kaj haltas tie, kie amaso da homoj rigardas kiel strataj pentristoj per akvo pentras diversajn figurojn.
 Ĉino pentras per akvo |
|
 Gaja ĉina danco |
|
 Muzikistoj ludas per tradiciaj ĉinaj instrumentoj |
La etoso en parko estas agrabla kaj trankvila, la popolanoj ofte venas por promenadi, ripozi kaj danci. La dancoj estas akompanataj kun muziko kaj similas kiel gimnastiko, vere ne eblas enui en la parko.
 Dancoj en la parko |
La rudimento de Beihai - Parko aperis en Tang-dinastio (618-907) kaj estis ĝardeno de imperiestraj familioj dum multaj dinastioj. Iom post iom la ĝardenoj grandiĝis kaj formis la nunan Beihai-parkon. La duono de la parko estas akvo. Sur la pinto de Baita- monto staras la plej fama vidindaĵo Blanka Pagodo en alto de 35,9 metroj.
 Blanka Pagodo |
En Qing-dinastio imperiestroj ofte venigis famajn pentristojn fari pentraĵojn en Huafangzhai-ĝardeno.
 Bele pentrita pordo |
|
 Belaj pentraĵoj |
|
 Belaj pentraĵoj |
En Chengguang-halo videblas Jada-Budho, alta 1,5 metrojn kaj havas sur sia kapo kaj vestoj multajn ruĝajn kaj verdajn gemojn. Ĝi estas donaco de Birmo al Ĉinio antaŭ 100 jaroj.
 Jada- Budho |
Impresis min Jingxinzhai -ĝardeno konstruita en Ming- dinastio kaj plivastigita en 1759. Ofta vidaĵo estas homoj, kiuj nutras la fiŝojn kun speciala nutraĵo, aĉetita en la parko.
 Paketeto de nutraĵo por fiŝoj |
|
 Ni plezure nutris la fiŝojn |
|
 Beihahai-lago, plena de fiŝoj kaj lotusfloroj |
En la parko estas ankaŭ la fama Naŭdraka Ekranmuro el glazuritaj brikoj kaj kaheloj. Ĝi estas alta 5 metrojn, longa 27 metrojn kaj dika 1,2 metrojn. Sur ambaŭ flankoj estas po 9 reliefaj drakoj viglantaj en maro. La drako en Ĉinio estas simbolo de potenco, boneco, nobleco, kuraĝeco kaj naskopovo.
 S-ro Zou Guoxiang, la filino kaj Ivanka apud la Ekranmuro kun 9 drakoj |
|
 Ivanka kaj la filino de Zou Guoxiang apud la Naŭdraka Ekranmuro |
Sufiĉe longe ni promenadis per boato kaj ĝuis la belecon de Beihai-parko de ĉiuj flankoj.
 Fotita dum promenado kun boato |
Kiel kutime en Ĉinio nia dimanĉa promenado finiĝis kun abunda tagmanĝo en tradicia ĉina restoracio. Dank' al la afablla invito de s-ro Zou Guoxiang kaj akompanata de li kaj liaj filino kaj bofilo mi havis mirindan kaj neforgeseblan tagon.
 La filino, Zou Guoxiang kaj Ivanka |
|