2010-12-17 La Estraro de UEA daŭrigas la elektadon de komisiitoj kaj komisionoj por la sekva trijara periodo. La plej lastaj decidoj koncernis la elekton de la sekretario de la Internacia Kongresa Universitato kaj la elekton de la komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA.
La estrarano pri faka kaj scienca agado Amri Wandel estis komisiita ankaŭ pri la formale aparta funkcio de la sekretario de IKU, kiun taskon li prizorgis ankaŭ dum la antaŭa periodo.
La komisiono pri la Belartaj Konkursoj konsistas el ĵurioj por la unuopaj konkursaj branĉoj. La prezidanto de la Konkursoj estas prof. Humphrey Tonkin kaj la sekretario Michela Lipari. La juĝantoj dum la sekva trijara periodo estos:
Poezio: Gerrit Berveling, Anja Karkiainen, Carmel Mallia;
Prozo: Donald Broadribb, Syozi Keiko, Ĵak Le Puil;
Eseo: Detlev Blanke, Giancarlo Fighiera, Gotoo Hitoshi;
Infanlibro de la Jaro: Kitagawa Hisasi, Jouko Lindstedt, James Resende Piton;
Teatraĵoj: Wera Blanke, Paul Gubbins, Giuliano Turone;
Kanto: Alan Bishop, Flávio Fonseca, Gianfranco Molle.
La juĝantoj de la filma branĉo estos elektitaj poste.
(el UEA)
Redaktoro: Chen Ji |