2010-12-17
 Gratulado pro finkonstruado |
|
 Eliro el la tunelo |
La 15-an de decembro, oni finkonstruis la tunelon de Galung La Monto - la plej ŝlosilan projekton de la ŝoseo al Medog, Tibeto - la lasta gubernio senŝosea en Ĉinio. En Medog-gubernio, oni povis eniri ĝin kaj eliri de tie nur en junio, julio, aǔgusto kaj septembro, ĉar en aliaj monatoj, la la montoj estis neĝkovritaj kaj vojoj ŝtopitaj. Se oni eniros al aŭ eliros de Medog-gubernio, ili devas transgrimpi la neĝmontojn. Por transporti varon, oni aŭ dorsoportis, aŭ uzis ĉevalojn.
Weng Mengyong, vicministro de la Ministerio de Trafiko de Ĉinio diris, ke la tunelo de Galung La Monto estas ŝlosila projekto de la ŝoseo al Medog, kaj kies finkonstruo metis gravan fundamenton por konstrui ŝoseon al Medog, samtempe, ĝi signifas ankaŭe malaperon de la lasta gubernio senŝosea en Ĉinio.
Post finkonstruo de la tunelo Galung La Monto, oni bezonas dek minutojn por veturi tra la monto, sed antaŭe oni dek horojn.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Li Jianhua |