Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
George Soros ĉeestis simpozion de UEA
2010-12-20


George Soros parolas en la simpozio. 

    Nekutime grandan publikan atenton ricevis la ĉi-jara simpozio de la Novjorka oficejo de UEA, kiun ĉeestis la mondfama miliardulo George Soros. Unu el la programeroj dum la simpozio estis prezento de angla traduko de la verko "Modernaj Robinzonoj", verkita en Esperanto de la patro de George Soros, kaj unue aperinta en la jaro 1923. Dum la simpozio montriĝis, ke George Soros mem junaĝe parkeris poemon de Zamenhof.

 

    La titolo de la ĉi-jara Novjorka simpozio de UEA estis "De Zamenhof al Soros". La aranĝon partoprenis sepdeko da homoj, kaj la iniciatinto de Esperanto mem ĉeestis en la formo de nova anglalingva biografieto, tradukita kaj redaktita versio de la pli ampleksa esperantlingva verko, verkita kaj eldonita de Aleksandr Korĵenkov antaŭ du jaroj.

 

    Ralph Dumain prezentis studon pri usonaj gazetaraj artikoloj, aperintaj okaze de la vizito de Ludoviko Zamenhof en Usono, lige kun la Universala Kongreso en Vaŝintono en 1910, kaj la dokumentfilmisto Sam Green prezentis malnetan version de sia aperonta filmo pri Esperanto.

 

    Atenton de ĵurnalistoj altiris precipe la ĉeesto de George Soros, kiu venis al la fina parto de la aranĝo por partopreni la lanĉon de la angla traduko de la libro Modernaj Robinzonoj, verkita de lia patro Tivadar Soros (Teodoro Schwartz) post longa militkaptiteco en Siberio post la unua mondmilito.

 

    Survoje hejmen en Moskvo li ludis rolon en la fondiĝo de la unua soveta Esperanto-asocio, kaj poste en Budapeŝto kun siaj amikoj Kalocsay kaj Baghy lanĉis la revuon Literatura Mondo. Jam pli frue aperis diverslingvaj tradukoj de lia alia konata verko, Maskerado Ĉirkaŭ la Morto, pri la nazia okupacio de Hungario.

 

    La ideo traduki al la angla ankaŭ la pli fruan verkon de Tivadar Soros aperis antaŭ pli ol dek jaroj, rakontas la tradukinto, Humphrey Tonkin:

 

    - Mi faris la tradukon en 1999 laŭ peto de la familio Soros por kontentigi ilian scivolon pri la enhavo. Mi aldonis iom longan enkondukon kaj notojn. Ni de tempo al tempo interŝanĝis ideojn pri eventuala aperigo, sed nur relative lastatempe venis propono el Italio, ke oni faru italan tradukon kaj utiligu miajn enkondukon kaj notojn. La tradukon faris Margherita Denti (Margherita Bracci Testasecca) kaj la libro aperis ĉe eldonejo Gaspari pasintan aŭguston. Mi proponis al Mondial mian tradukon en la anglan, kaj tuj ricevis la permeson de la fratoj Soros, kiuj verkis antaŭparolojn.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng