La 1-a Ĉina Vara Ekspozicio okazis en Saudi-Arabio
2010-12-20
La ekspozicio
La 19-an de decembro okazis la 1-a Ĉina Vara Ekspozicio en la Internacia Ekspozicia Centro de Rijado, ĉefurbo de Saudi-Arabio. 200 entreprenoj el 17 provincoj de Ĉinio partoprenis en la ekspozicio. Saudi-araba ministro pri komerco kaj industrio Abdullah kaj vicreprezentanto de internacia komerca intertraktado de Ĉina Ministerio de Komerco Chong Quan ĉeestis la ekspozicion.