2010-12-20
La 18-an de decembro, okazis en Linyi-urbo amikec-akcela aktivado organizita de la Linyi-a Esperanto-Asocio.
Ĝin ĉeestis pli ol 50 partoprenantoj el la urboj Linyi, Zaozhuang kaj Rizhao de Shandong-provinco en orienta Ĉinio kaj aliaj najbaraj urboj.
Dum la aktivado, sinjoro Liu Weicheng, la honora prezidanto de la Linyi-a Esperanto-Asocio konigis al la ĉeestantoj laboron kaj atingojn de la asocio. Krome, kelkaj ĉeestantoj prezentis programerojn dum la aktivado.
(el Semio@163.com )
Redaktoro:Li Jianhua |