2010-12-20
 Wen Jiabao prelegas en la Pakistana Parlamento en Islamabado. |
La 19-an de decembro ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia prelego en la Pakistana Parlamento, ke Ĉinio kaj Pakistano estos fratoj por ĉiam.
Wen Jiabao diris, ke dank' al la malproksim-videco kaj inteligenteco de la gvidantoj de la malnova generacio kaj la zorgema kulturado de la du popoloj la amikeco inter Ĉinio kaj Pakistano prosperiĝas. La rilatoj inter la du landoj estas fortikaj kiel roko, kaj ĉiam tenas sian freŝecon. La amikeco inter la du landoj profunde radikiĝis en la koron de la du popoloj kaj kunfandiĝis en ilian sangon, kaj tio jam fariĝis nobla kaj firma kredo.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji
|