2010-12-20 Belan feston kun festparoloj, muziko kaj ŝaŭmvina akcepto organizis la urbo Herzberg am Harz, okaze de la fondo de “Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg”. En la festo venis reprezentantoj de diversaj partioj, gravuloj de lokaj asocioj, kluboj, estroj de la lokaj lernejoj, ktp. Kelkaj tujaj, konkretaj planoj:
-- starigo de publika Esperanto-informejo, renkontejo por daŭra varbado
-- elformo, ekipado de profesia-nivela konstanta ekspoziciejo, muzea ĉambro
-- subteno, plivastigo de lingvo-instruado, lernejaj projektoj
-- plilarĝigo de la rondo de Esperanto-komunumoj, internacia kunlaboro kun aliaj Esperanto-centroj, bibliotekoj, arkivoj, ktp. Bonvolu vidi la fotojn sube.
La prelegintoj en la festo emfazis la gravan rolon de Esperanto en la socia medio kaj montriĝis optimismaj pri la sorto de la lingvo internacia.
Por atingi la novajn celojn, oni alvokas la Esperanto-movadon, amikaron kontribui al la internacia fondaĵo. Por detaloj bv. kalki ci ten http://www.esperanto-urbo.de/download.php?did=75630745.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
 Urbestro Gerhard Walter salutas la kunvenintajn politikistojn, gravulojn de la loka kultura vivo, Esperanto-gastojn. |
|
 Rudolf Fischer intervjuata de regiona gazetaro |
|
 Urbestro Gerhard Walte parolas en la festo. |
|
 Rudolf Fischer, prezidanto de GEA, rakontas pri la historio de Esperanto. |
|
 Peter Zilvar parolas pri la graveco de la fondaĵo. |
|
 Brian Moon resumas la celaron de la fondaĵo: kresku, verdiĝu Esperanto-urbo. |
|
 La publikon kontentigas la paroloj pri ĝisnunaj atingoj kaj estontaj realigendaĵoj por Esperanto en la Esperanto-urbo. |
|
 Korea staĝanto ĉe la Interkultura Centro Herzberg bele ludas por la publiko. |
|
 Urbestro Gerhard Walter kaj Rudolf Fischer, prezidanto de GEA |
|
 Bela piano-muziko aldoniĝas al la festa programo. |
|
 La gastoj vizitas ankaŭ la Esperanto-muzeon en la kastelo. |
|