2010-12-20
 Kaikai kaj Xinxin atingis Makao-an Internacian Flughavenon. |
La 18-an de decembro Kaikai kaj Xinxin, du grandaj pandoj donacitaj de la Centra Registaro al la Makao-a Speciala Administra Regiono, atingis la Makao-an Internacian Flughavenon kaj estis senditaj al la antaǔurba parko Shipaiwan.
La 19-an de decembro 2009 ĉina prezidanto Hu Jintao anoncis en Makao, ke la Centra Registaro decidis donaci al la Makao-a Speciala Administra Regiono paron da grandaj pandoj. La 29-an de majo en la kuranta jaro la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio elektis pandojn n-roj 717 kaj 710 en la breda bazo de grandaj pandoj en Chengdu por sendi ilin al Makao. El multaj proponitaj nomoj la du grandaj pandoj ricevis fine la nomojn Kaikai kaj Xinxin.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin |