Ĉinio sukcese lanĉis la 7-an navigan sateliton Beidou
2010-12-21
La 18-an de decembro, je la 20 minutoj post la 4-a horo en Xichang, Ĉinio per transporta raketo Changzheng-3A sukcese lanĉis la 7-an navigan sateliton Beidou al la difinita transiga orbito de la kosmo. Ĝis nun Ĉinio jam 15-foje sukcese faris spacan lanĉadon en 2010.