Ĉinaj oficiroj kaj soldatoj en Libano ricevis ordenon de UN pro packonservo
2010-12-21
La vickomandanto surbrustigas ordenon al ĉina kuracistino.
La 17-an de decembro vickomandanto de la provizora trupo de UN en suda Libano donis en Hania ordenon de UN por packonservo al oficiroj kaj soldatoj de pionira bataliono kaj la duaklasa hospitalo de la ĉina packonserva trupo. La ordeno-dona ceremonio okazis en sidejo de la pionira bataliono.