Ĉina delegito diris, ke membroj de la Konsilio de Sekureco de UN faris grandan klopodon por trakti la situacion de la Korea Duoninsulo
2010-12-22
La 20-an de decembro en la ĉefstabejo de UN en Novjorko ĉina vicdelegito en UN Wang Min faris parolon al amaskomunikiloj. Wang Min diris, ke Ĉinio, Usono, Rusio kaj aliaj membroj de la Konsilio de Sekureco de UN jam faris plej grandan klopodon por eviti ankoraŭfojan armitan konflikton en Korea Duoninsulo. Tio havas pozitivan kaj gravan signifon.