2010-12-22
La 20-an de decembro Ĉinio okazigis ceremonion por celebri la perfektan plenumadon de la tasko de sia lun-esplora satelito Chang'e-2. En la ceremonio ĉina prezidanto Hu Jintao faris paroladon.
Hu Jintao diris, ke disvolvi la sondan teknikon pri la profunda spaco kaj pace ekspluati kaj utiligi la spacon estas la neŝanĝebla deziro de la ĉina popolo. La ĉina popolo volonte kune kun popoloj de aliaj landoj insistas pri pacaj disvolvado kaj utiligado de la spaco por kontribui al la antaŭenpuŝo de la mondpaco kaj disvolvo de la homaro.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji |