2010-12-24
Vespere de la 22-a de decembro irlanda danca teatraĵo Riverdanco sursceniĝis en Tianjin.
Riverdanco estas arta prezentado kunliganta tradiciajn dancon, muzikon kaj operon de Irlando. Prenante klakdancon kiel sian kernon, la teatraĵo prezentis ankaǔ flamencon, klasikan baleton kaj modernan dancon.
En 1995 Riverdanco estis unuafoje prezentita en Dublino. En la sekvantaj 15 jaroj la teatrotrupo faris prezentojn en pli ol 200 urboj de la mondo, kies nombro de spektantoj atingis 25 milionojn da homfojoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin |