2010-12-27 La interesan ĉeftemon havis la lasta ĉi-jara studsemajnfino: tradukado, fakterminologio, retaj vortaroj, raporto pri KAEST, multlingveco en EU, speciala lingvouzo "riverspeak" por transporto surrivera, konatiĝo kun fakvortaroj, iom da stilistiko, ktp. Eĉ formiĝis laborgrupo por traduki tekstojn pri la Nacia Parko Harz, kies fakuloj laŭ interkonsento kun la Interkultura Centro Herzberg bonvenigas la Esperantigon de bazaj sciindaĵoj, tekstoj por la hejmpaĝo kaj kelkaj broŝuroj. Kio surprizis kaj ĝojigis la partoprenantojn? Vidu la jenajn bildojn!
 Diskutrondo pri tradukado, metieja kunlaboro |
|
 Johann Derks kaj Dirk Bindmann, la du ĉefaj kontribuintoj al la studa semajnfino |
|
 Johannes Mueller raportas pri KAEST kaj interretaj interesaĵoj. |
|
 Korea staĝanto, Lumo inter la studemuloj |
|
 Jen surprizo: verdaj Esperanto-kukoj dank’ al Gabi |
|
 Jen Gabi, maldekstre en verda pulovero, la kreinto de la bongustaj verdaj kukoj, kiuj ĝojigis ĉiujn partoprenantojn |
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
|