2010-12-27
 Liu Yandong (la dua de maldekstre) en ĉina antarkta scienc-esplora stacio la Granda Muro |
La 25-an de decembro ĉina ŝtata konsilanto Liu Yandong, fininte la oficialan viziton en Ĉilio, flugis al Insulo Reĝo-George en Antarkto por viziti ĉinan antarktan scienc-esploran stacion La Granda Muro kaj saluti ĉiujn ekspedicianojn de la scienc-esplora stacio la Granda Muro.
Dum la vizito Liu Yandong ankaŭ tondis la rubandon ĉe malferma ceremonio de la ekspedicia domo de la stacio la Granda Muro. Rusaj, ĉilaj, argentinaj, urugvajaj, sud-koreaj kaj alilandaj scienc-esploraj ekspedicianojn el najbaraj scienc-esploraj stacioj estis invititaj kaj ĉeestis la malferman ceremonion. Liu Yandong ankaŭ iros al najbaraj antarktaj stacioj de aliaj landoj por saluti la ekspedicianojn kaj transdiri festan saluton kaj bondeziron de ĉinaj registaro kaj popolo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi |