La 25an de decembro okazis en gubernio Jiangchuan, provinco Yunnan, Ĉinio, festivalo por rekomenci fiŝkaptadon, kaj mil ŝipoj kaptis fiŝojn en lago Xingyun.
Ekde naskiĝo de la festivalo kaj foiro pri akvoproduktoj en lagoj sur altebenaĵo en la jaro 2005, la komerca kvanto de fiŝoj atingis dekmil tunojn ĉiujare. Tio multe altigis enspezon de la lokanoj.