Inaǔguriĝis la unua Konkurso de Traktoroj en Hainan
2010-12-28
Traktoroj pretaj por la konkurso
Antaǔnelonge inaǔguriĝis en Qiongzhong-a Li- kaj Miao-nacia Aǔtonoma Gubernio, Hainan-provinco, la Unua Konkurso de Traktoroj de kamparanoj, kiun ĉeestis 26 teamoj el diversaj urboj, gubernioj kaj termalvirgiga sistemo en la provinco. Ili konkursos en obstakla konkurso, scena simulado, transportado de sterkoj kaj stira tekniko.