2010-12-28
Antaŭ kelkaj tagoj la 12-a Neĝ-glacia Mondo en Harbin de la nord-orienta parto de Ĉinio prove malfermiĝis. Venis ĉirkaŭ 20 mil vizitantoj en- kaj eksterlandaj en la unua tago.
La Neĝ-glacia Mondo kun temo “Neĝ-glacia Mondo, Fabela regno” okupas areon de 600 mil kvadrataj metroj kaj estas konstruita per 180 mil kub-metroj da gracio. La ĝardeno estas dividita en 7 partojn, kiaj centra zono Gaja Kastelo, ekspozicia zono kaj Neĝ-glacia Disney, sperta zono de neĝ-glaciaj aktivadoj. Tie estas skio, neĝmotoro, akrobata neĝveturilo kaj aliaj, sume pli ol 20 amuzaj aktivadoj en la ĝardeno. Vizitantoj povas gaje sperti la aventurajn glaciajn amuzojn kaj kontente ĝui la mirindan ĉarmon de la neĝ-glacia fabela regno.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Jin Chenxi |