2010-12-28 de Ivanka Stoyanova
 La filo de Laŭlum, Ivanka, Laŭlum |
Invitite de s-ro Nan Youli, en la 26-a de decembro mi partoprenis en kunveno, nomata ''Vintra tago'' organizita de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA). Matene, je la 7-a horo apud mia domo per sia aŭtomobilo jam atendis min s-ino Chen Ji, kune kun s-roj Zou Guoxiang kaj Hou Zhiping por veturigi nin je la difinita loko por renkontiĝi kun aliaj partoprenantoj. Ofte mi miras, de kie Chen Ji, tiel juna kaj svelta virino havas tiom da energio por plenumi ĉiujn oficajn kaj hejmajn taskojn. Krome, ŝi ĉiam volonte helpas al mi en mia ĉiutaga vivo kaj akompanas min tie, kie necesas. Chen Ji tiel sperte stiras la aŭtomobilon en la surstrata cirkulado, ke mi ĉiam sidas tute trankvile apud ŝi. Ni atingis la lokon de nia renkontiĝo kaj la prezidanto de PEA prezentis al mi tiujn esperantistojn, kiuj mi ankoraŭ ne konas. Per aŭtobuso, ni ekveturis al nia celo, antaŭurbo Changping. Dumvoje kelkfojojn ni haltis por viziti famajn vidindaĵojn. Impresis min la akvo-rezervujo Shisanling, sufiĉe granda en pitoreska naturo.
 Akvo-rezervujo |
Ni vizitis ankaŭ la Yongling-maŭzoleon, unu el Dektri Maŭzoleoj, konstruitaj antaŭ 370 jaroj por la 15-a imperiestro de Ming-dinastio kaj liaj tri edzinoj. Multaj malaltaj flor-arboj kaj floroj estis kovritaj per speciala kovrilo kontraŭ malvarmo, bedaŭride ĝin en Bulgario ankoraŭ oni tute ne uzas.
 Monumento, kiu similas al drako |
|
 Konstruaĵo de 50-aj jaroj |
La kunveno, nomata ''Vintra tago'' okazis en hotelo ''Fuhaojiayuan''. La etoso en la hotelo estis mirinda -- remburita meblaro, brakseĝoj, tabloj, ornamitaj kun freŝaj floroj, plenplenaj de freŝaj fruktoj, tomatetoj, kernoj, multaj aliaj bongustaĵoj kaj kompreneble bokaloj kun la fama ĉina teo. En la kunsido partoprenis multaj emeritaj esperantistoj, kiuj per sia laboro kontribuis pri la disvastigo de E-movado en Ĉinio.
 Wang Yanjing, Zhu Mingyi, Zou Guoxiang |
|
 Nan Youli, Ivanka, Laŭlum |
La prezidanto Nan Youli malfermis la kunsidon kaj tralegis la tagordon. Li raportis pri la farita laboro de PEA dum 2010 kaj ankaŭ menciis, ke en la 22-a de januaro 2011 okazos solena festo dediĉita de 30 jaroj de la fondiĝo de la Pekina Esperanto Asocio.
 Ivanka kaj Laŭlum |
En mia prelego mi konigis la ĉeestantojn pri miaj E-vivo, hejmlando Bulgario, E-movado en Bulgario kaj Eŭropo, kiel instrui Esperanton laŭ Ĉe-metodo kaj mi respondis al la demandoj de la partoprenantoj.
 Laulŭm prelegas |
Laŭlum tre detale prelegis pri Zamenhof. Li menciis multajn informojn nekonatajn de ni: Zamenhof havis tre kompateman koron kaj li volonte laboris kiel kuracisto unu tago semajne senpage en la kvartalo. Laŭlum substrekis, ke ni devas lerni la personecon de Zamenhof, nur kredo ne sufiĉas, ni devas diligente labori, ĉar Zamenhof estas nia instruisto kaj ni ĉiuj devas lerni de nia majstro. Esperanto devas esti praktike uzata en la literaturo, komerco kaj sciencoj.
 Chen Ji |
Post finiĝo de la unua parto de la kunsido ni plezure tagmanĝis en la restoracio. Ĉiuj dudek partoprenantoj estis dividitaj tagmanĝi je du grandaj tabloj. Dum mia restado en Ĉinio mi vizitis multajn manĝejojn kaj ĉiam mi gustumas diversajn bongustaĵojn kaj tio okazas tute hazarde, ne laŭ mia elekto. La ĉefa manĝaĵo malrapide kuiriĝas ĉi tie en poto super ligna fajro kaj estis interese por mi, ke ni manĝas, kaj estas je nia dispono materialoj, kiel ekzemple terpomoj, verdaĵoj, vermiĉeloj, kiujn ni aparte aldonas de tempo al tempo en la poton kune kun speciala saŭco. Ofte ni tostis pri nia amikeco kaj bonfarto.
 Poto, en kiu kuiriĝas nia ĉefa manĝaĵo |
|
 Ĉiuj ĝuas la bongustajn manĝaĵojn |
Posttagmeze la dua parto de la kunveno komenciĝis kun kantoj en ''Karaoke'' stilo. Ni ĝuis la belajn voĉojn de Wei Shan, Chen Ji, Wang Yanjing, Zhao Jianping kaj aliaj samideanoj.
 Wei Shan kantas |
|
 Chen Ji kaj Wang Yanjing kantas |
Post la amuza parto ĉiuj partoprenantoj devige parolis pri siaj travivaĵoj pere de Esperanto. Nan Youli rakontis pri renkontiĝoj kun esperantistoj en Taiwano, Mongolio, Japanio; Chen Ji pri siaj partoprenoj en Nord-Orienta kongreso en Dandong kaj la 3-a Esperanto-Forumo en Nanchang, Zhu Mingyi partoprenis en la Zamenhofa-festo en Zhanjiang-urbo kaj ĉiuj aliaj samideanoj parolis libere laŭ dezirata de ili temo kaj videblas la deziro de ĉiuj plibonogi sian E- nivelon.
 La ŝoforo de nia aŭtobuso kaj Zhu Mingyi |
|
 Zhao Jianping kaj Yu Jianchao el ĈRI |
|
 Ivanka kaj Li Shuyan |
Kontentigis min, ke ĉiuj parolis nur Esperante. Mi por unua fojo partoprenas en kunsido, organizita en simila medio kaj mi estas dankema al la prezidanto Nan Youli, kiu sperte organizis la ĉiutagan programon kaj verdire, tre plaĉis al mi. Jam de nun mi senpacience atendas la 22-an de januaro 2011, kiam okazos la solena kunveno de PEA.
 Zhu Mingyi kaj Zou Guoxiang |
|
 Ivanka (meze) kun ĉinaj samideaninoj |
|
 Zhao Zianping. Freŝa Maro kaj Zhang Yongle |
|
 Parolas la filo de Laǔlum |
|
 Parolas Zhu Mingyi |
|
 Kunfoto de ĉiuj partoprenantoj de la kunveno antaŭ Yongling-maŭzoleo (Foto de Huo Zhiping) |
|