2010-12-29 de Ivanka Stoyanova
 Ivanka dum la renkontiĝo en Xiyuan-hotelo |
|
 Li Jie, Su Yijun, Wang Xifu, Ivanka, Wang Yuqin,Chen Ji
|
|
 Wang Xifu, Zhou Mingwei, Ivanka, Guo Xiaoyong
|
La 22-an de decembro en restoracio Xiyuan-hotelo okazis renkontiĝo de fremdlandaj dungitoj okaze de la Novjaro 2011. En la renkontiĝo partoprenis ankaŭ oficistoj de El Popola Ĉinio kaj Ĉina Esperanto-Ligo.
Enirante en la restoracion ni aŭdis agrablan novjaran muzikon kaj la festa ornamo kontribuis por nia bonega humoro.
La estro de la Ĉina Internacia Eldona Grupo s-ro Zhou Mingwei resumis la laboron de la Grupo kaj dankis al ĉiuj dungitoj por ilia sukcesa laboro. Li dankis al la fremdlandaj dungitoj pro ilia kontribuo por la organizo kaj deziris al ili agrablan Novjaron en Ĉinio.
Dungitoj el Usono kaj Rusio parolis ĉinlingve kaj kun dankemo pri sia restado en Pekino. Ĉiuj estroj konversaciis kun la dungitoj kaj tostis pri la kontento kaj prospero de ilia kunlaboro. La etoso estis festa kaj la ĉeesto de reprezentantoj de diversaj landoj montris la intereson de alilandanoj labori en Ĉinio. |