2010-12-29
 Laborantoj monitoras funkciadon de la maŝino. |
La 28-an de decembro la aero-malvarmiga vaporturbino-3 de la dua-perioda konstruado de la Lingwu-limigita Elektra Kompanio de Ningxia konstruita per la investo de Ĉina Korporacio Huadian kun plena ŝarĝo sukcese funkciis 168 horojn, tio markis, ke la 1000MW ekstreme-superkriza vaporturbino povas eniri en produktadan periodon en Ningxia, kaj per tio finiĝis la historio de Ĉinio dependi importadon de tiaj maŝinoj. La sukcesa funkciado de la ekstreme-superkriza vaporturbino ankaŭ havas gravan signifon por fondado de la fajrelektra bazo en la provinco Ningxia por konduki elektron de la okcidenta regiono de Ĉinio al la orienta kaj por garantii la konstantan disvolvon de elektra industrio en tiuj karb-riĉaj tamen akvomankaj regionoj.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji |