2010-12-30
 Servo por plenumi formalaĵojn de aĉeto de impostorabateblaĵoj en magazeno de Haikou |
Antaŭ kelkaj tagoj oni anoncis, ke la politiko pri elira impostorabato por fremdlandaj vojaĝantoj prove funkcios en Hainan de la 1-a de januaro, 2011. Laŭ la politiko oni redonos la imposton de impostorabateblaĵoj, kiujn aĉetis fremdlandaj vojaĝantoj en fiksitaj impostorabataj vendejoj kaj kunportas kun si ĉe sia eliro. La politiko de elira impostorabato validas por alilandanoj, kiuj kontinue loĝas en ĉina kontinento malpli ol 183 tagojn, kaj samlandanoj el Honkongo, Makao kaj Taiwan.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Jin Chenxi |