2010-12-30
La 28-an de decembro la unua de Ĉinio projektita kaj produktita tutkampa simulilo de 1000 MW-nivela nuklea centralo ekfunkciis en Ningde-a Nuklea Centralo, Fujian, kio finis la importan dependecon de Ĉinio pri tiaj maŝinoj.
Tutkampa simulilo estas nomata ankaŭ virtuala nuklea centralo. Laŭ internacia kutimo kaj la ĉina normo pri konstruado de nuklea centralo ĉiu nuklea centralo devas ekipi sin per minimume unu tutkampa simulilo por trejni manipulantojn kaj garantii sekuran funkciadon de la nuklea centralo.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji |