2010-12-30 de Ivanka Stoyanova
 Ivanka kun la donacita florbukedo |
La 23-an de decembro 2010 kun mia kara kolegino Chen Ji mi spektis la Novjaran koncerton ''Brila sono'' organizitan de la Ŝtata Buroo pri Aferoj de Fremdlandaj Specialistoj. La koncertejo estas tre impona konstruaĵo, ekstere kaj interne belege ornamita okaze de la Kristnasko kaj Novjaro 2011. Bedaŭrinde, en la programo estis skribite, ke ni ne rajtas kunporti fotilojn kaj mi, kiel edukita homo, konsideris la postulon.
 Bileto por la koncerto |
Ni havis bonajn lokojn, je la dua vico kaj ĵus ni sidis, alvenis niaj najbaroj laŭ la sidlokoj, la sama duopo usonanoj, kun kiuj ni sidis ĉe unu tablo dum la bankedo por fremdlandaj dungitoj en Xiyuan-hotelo. Ni, la kvaropo, kun ĝojo salutis unu la alian kaj miris, ke en du tagoj ni sidas kune, tute neimageble, ke tio okazas ĝuste en multloĝantara Pekino. Tamen, en la vivo ofte okazas mirakloj kaj nun tio estis pruvita.
La koncerto komenciĝis ĝuste je 19,30 laŭ mia svisa horloĝo. La muzikantoj kaj la ĥoranoj estas armitaj policanoj, viroj kaj nur kelkaj virinoj vestitaj en belegaj uniformaj kostumoj.
 Programo de la koncerto |
La etoso estis pli ol festa, ĉio brilas en lumoj kaj vidalvide de ni, bela vidaĵo por la okuloj -- la orkestro kaj la ĥoro de ĉina armita polico.
La tekstoj de la kantoj kaj melodioj estis variaj. La anoncantoj de la programeroj, viro kaj virino, belaspektaj en uniformaj kostumoj, kun ravaj ridetoj sur la vizaĝoj alterne anoncis la nomojn de la kantoj.
Impresis min la ĉina kanto ''Aminda rozo'' en plenumo de la kantisto Si Hongjun. Mia kolegino Chen Ji tuj rimarkis, ke la nomo de la kanto konsistas el du miaj nomoj: Aminda - mia Esperanta nomo kaj Rozo -- mia ĉina nomo.
Kun plezuro mi aŭskultis la rusajn kantojn: ''Kanto de Volga -- rivero”, ''Printempo venas al nia batalejo'', ''Sankta milito'', ''Ondoj de Amuro''. Ni aŭskultis ankaŭ la kantojn ''Sopiro al hejmlando'' de Dvorĵak, ''Blua Danubo'' de J.Strauss, ''Kanto pri serbiaj sklavoj'' de Verdi kaj multaj aliaj.
La rusa kanto "Vasta hejmlando, mia patrolando'' kaj la hispana kanto "Granada'' tiel agrable bonsonoris kaj kortuŝis ĉiujn kaj plej longtempe gajnis la aplaŭdadojn de la ĉeestantoj.
Kiel kutime dankemaj aŭskultantoj donacas florbukedojn al la artistoj. En unu momento miaj okuloj kaptis la rigardon de la anoncanto de programeroj kaj kia feliĉo, li iomete malsupreniĝis, etendis manon kaj transdonis sian bukedon al mi. Ĉu tio okazis hazarde, ĉar mi sidis proksime al la scenejo, ĉu li, rigardante min komprenis, ke la koncerto plaĉis al mi, mi ne scias, sed la travivaĵo estis tiel agrabla kaj vere feliĉigis min.
Post la koncerto mi estis kiel sorĉita, tiom multe da beleco mi rigardis, aŭskultis agrablajn kantojn kaj melodiojn kaj fine, la ricevo de la florbukedo estis kiel oni diras ''la ĉerizeto de la torto''.
En la salono Chen Ji subite per sia poŝtelefono fotis min tenantan la florbukedon kaj agrable surprizis min. Mi estas emocia kaj sentema virino kaj nur unu malgranda gesto povus kontentigi kaj ĝojigi min.
|