Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Novjara saluto de EPĈ
2010-12-31

 

   

    Karaj legantoj,

 

    Baldaŭ sonoros la sonorilo por festi la Novjaron 2011. Ĉe la sojlo de la nova jaro, ni - la tuta personaro de El Popola Ĉinio elkore salutas vin kaj deziras al vi feliĉan kaj agrablan Novjaron!

 

    En 2010 El Popola Ĉinio per pli ol mil artikoloj raportis diversajn flankojn de Ĉinio kaj E-aktivadojn de nia lando kaj aliaj partoj de la mondo. Kaj kun dankemo ni ricevis de vi tre valorajn kontribuaĵojn, informojn kaj proponojn, kiuj multe helpis al ni riĉigi la enhavon de nia retejo kaj plibonigi nian laboron. Kun viaj tiuj kontribuaĵoj kaj informoj venas ankaŭ viaj sinceraj bondeziroj, kiuj ege varmigas nian koron.

 

    Dankon al vi, niaj karaj legantoj, via konstanta vizitado al nia retejo por ni ne nur estas granda plezuro, sed ankaŭ forto kaj instigo por ke ni pli diligente laboru por EPĈ. Nun jam ekfunkciis la videa novaĵo en nia ĉefpaĝo, kaj la retpaĝoj de tempo al tempo ĝisdatiĝis. Novaj ŝanĝoj al ĝi estos atenditaj en 2011.

 

    Refoje kun granda dankemo ni deziras al vi agrablan Novjaron!

 

La Red.

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng