Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto-libroj al naŭ bibliotekoj
2011-01-04

    Ĉiuj naŭ Esperanto-bibliotekoj, kiuj petis subvencion de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen de UEA, povos baldaŭ pliriĉigi siajn kolektojn de Esperanto-libroj. La estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller asignis subvenciojn el tiu fondaĵo je la suma valoro de 1200 eŭroj.

 

    La plej grandajn subvenciojn, po 200 eŭroj, ricevis Biblioteko Interlingvistika Fenikso el Venezuelo kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Kroatio. Po 120 eŭroj estis asignitaj al Pernambuka Esperanto-Asocio el Brazilo, Kleruma Esperanta Klubo el Kubo, Biblioteko por Skoltisma Interkultura Pedagogio el Rumanio, Unuiĝo de Verdaj Amikoj el Togolando kaj Biblioteko Culbert el Usono. La bibliotekoj de Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj kaj Triesta Esperanto-Asocio el Italio ricevos ambaŭ librojn por 100 eŭroj.

 

    Biblioteka Apogo Thorsen donas subvenciojn ĉiujare ekde 1997. La originala kapitalo, donacita de ges-roj Thorsen, sufiĉas ankoraŭ por unu disdono. Petoj por tiu lasta disdono devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro 2011. Kun la peto oni sendu liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.

 

(El Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng