2011-01-05
La 3-an de januaro, de la Urĝa Komandejo kontraŭ la Tertremo en Yunnan oni informiĝis, ke inter la 1-a kaj 2-a de januaro en Yingjiang-gubernio de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, kelkfoje okazis tertremoj, inter kiuj la plej forta atingis 4.8-gradojn laŭ Richter. La nekompleta statistiko montras, ke ĝis la 9-a horo de la 3-a de januaro la nombro de plagitaj loĝantoj atingis 148000. Pro la tertremoj 5378 domoj serioze difektiĝis, 18267 domoj estis negrave damaĝitaj, kaj 3 domoj falis. Tamen neniu mortis aŭ vundiĝis.
Li Zhiren, la konstanta vicguberni-estro de Yingjiang, diris, ke pro la damaĝo de la tertremoj al loĝdomoj la gubernia registaro preparis 2000 tendojn kaj 2000 vatitajn litkovrilojn por la plagitaj popoloj.
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji |