2011-01-05 De la 15-a de januaro ĝis la 14-a de februaro de 2011, okazos la 2-a vintra E-kursaro de ILEI- Ĉ inio en Kantono en Guangdong-provinco en suda Ĉinio. Tiu ĉi kursaro estas organizota de la Ĉina sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
La sperta kaj famkonata esperantisto Dennis KEEFE instruos kaj trejnos en Kantono dum sia vintra ferio. Nun Dennis KEEFE instruas en Nankina Universitato en Jiangsu-provinco en orienta Ĉinio. La lernantoj povas ĉeesti kursojn laŭ ilia esperanta nivelo:
1. Komencantoj: BEKkurso, 6 horojn tage, kun aldonaj horoj da hejmtaskoj kaj praktikado dum manĝoj.
2. Instruistoj: Kurso por Instruistoj de Esperanto, dum la kutima BEKkurso, kun (de tempo al tempo) klarigoj ekster la kurso.
3. Progresantoj: Eksperimentaj Kursoj por spertaj esperantistoj (progresantoj): a) pri literaturo b) pri faktemo (pri Strategio kaj la Esperanto-Movado), 1 aŭ 2 horojn tage.
La instruisto: Dennis KEEFE
La lernantoj ne bezonas pagi por loĝado kaj la kotizo por aliĝi estas 100 juanoj (ĉirkaŭ 6.7 juanoj = 1 usona dolaro).
La kontaktantoj de la kursaro estas S-ro PENG Zheng-ming (Trigo) kaj Prof. GONG Xiao-feng (Arko), ilia retadresoj estas: trigo@126.com, arko.gong@qq.com kaj gongxf62@yahoo.com.cn.
P.S.: junaj studentoj estos preferataj.
Redaktoro: Li Jianhua
|