Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Novjara festo en Bulgara ambasadorejo en Pekino
2011-01-05

Ivanka kaj la bulgara ambasadoro Georgi Pejĉinov 

 

    Kun granda ĝojo mi akceptis la inviton festi Novan Jaron en la bulgara ambasadorejo de Pekino. Mi jam sopiris renkontiĝi kun bulgaroj kaj paroli bulgaran lingvon.

 

    Sciante pri la urba trafiko mi atingis la vojokruciĝon, kie mi atendos taksion, du horoj pli frue. La vetero estis sufiĉe malvarma, la temperaturo minus 10 gradoj. La taksioj kiuj trapasis apud mi,aŭ jam havis pasaĝerojn, aŭ ne haltis. Pli ol unu horo mi ĉirkaŭis de angulo al angulo kaj finfine, mi kaptis taksion. La ŝoforo estis juna kaj tre agrabla viro. Kiam mi transdonis la folion kun la necesa adreso, li komprenis, ke mi estas eksterlandano kaj dum la tuta vojo ridetis kaj kantetis gajajn ĉinajn kantojn. Ni atingis la ambasadorejon kaj en la akceptejo mi komprenis, ke mi alvenis unua. Ĉiuj salonoj de la ambasadorejo estis feste ornamitaj.

 


Ivanka apud la abio 

 

    Grandega bela abio estis ornamita kun tiel multaj kaj belegaj ludiloj, girlandoj kaj diversaj objektoj. Poste ni ĉiuj fotiĝis apud ĝi.

 


La festosalono

 


Bongustaj panpecetoj

 


"Ŝopska" salato -- bulgara specialaĵo

 


Bulgara absintvino 

 


Fama bulgara brando "Pliska'' 

 

    En la festosalono estis grandega televidilo kaj ni rigardis kaj aŭskultis bulgarajn muzikojn, kantojn kaj dancojn.

 


Bulgara kantistino kantas en televido

 

    Sur la tabloj estis nur manĝilaroj, glasoj kaj senalkoholaĵoj. En alia ĉambro estis granda abundo da manĝaĵoj, dolĉaĵoj kaj alkoholaĵoj memservaj.

 

    La etoso estis kiel familia. Ĉeestis bulgaroj laborantaj en Ĉinio kun siaj familioj kaj parencoj, alvenintaj de Bulgario por festi kune, bulgaraj studentoj en Ĉinio. Poste mi eksciis, ke estas miksgeedziĝaj familioj, nur unu bulgarino kun belgo, ĉiuj aliaj bulgaroj kun ĉinoj. Mi estis feliĉa, ĉar konatiĝis persone kun la bulgara ambasadoro en Ĉinio sinjoro Georgi Pejĉinov, kiu tiel amike babilis kun mi kaj ni tostis por paco kaj bonfarto de ĉiuj bulgaroj kaj ĉinoj kaj la amikaj rilatoj inter niaj du landoj.

 


Ivanka kun ĉina amikino

 


Ivanka kun Joana, bulgara knabineto 

 

    Impresis min, ke multaj ĉininoj interesiĝis pri bulgaraj dancoj kaj eĉ junulino instruis ilin kiel danci ronde. Multaj infanoj amuziĝis laŭ sia volo, atente observataj de siaj gepatroj. La tempo rapide pasis en agrablaj babiladoj, manĝado kaj trinkado.

 


Bulgaraj geedzoj feliĉe dancas. 

 

    Subite alvenis noktomezo- aŭskultante la bulgaran nacian himnon ni tostis per ĉampano kaj interŝanĝis kiel eble plej agrablajn bondezirojn. Multaj de ni esprimis sian ĝojon per viglaj dancrondoj kaj pli intimaj dancoj.

 

    Kontentaj kaj feliĉaj frumatene ni amike adiaŭis.

 


Bulgaro ludas per sakfluto. 

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng