Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La Balta Ondo ekfunkciis
2011-01-06

 

 

    Antaŭ14 jaroj La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj starigis sian unuan retpaĝaron. Post kelkaj ŝanĝoj de retprovizantoj, antaŭ 8 jaroj la retejo ekfunkciis ĉe Esperanto.org. Nuntempe tie estas ĉirkaŭ 4 mil dokumentoj tekstaj kaj grafikaj, inkluzive de pli ol cent numeroj de La Ondo de Esperanto, centoj da recenzoj, multaj diverstemaj artikoloj, beletraĵoj k.a.

 

    Ĉi tiu granda kaj grava kolekto plu restos kaj kreskos ĉe la konata adreso: http://esperanto.org/Ondo/

 

    Sed evidentiĝis, ke ĉe Esperanto.org oni ankoraŭ ne povas rearanĝi la novaĵrubrikon en la formo de "blogo". Pro tio ni fondis novan novaĵretejon La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/

 

    Ekde hodiaŭ ĝi estas vizitebla. Ĝi enhavas nun pli ol 20 artikolojn. Ni planas enretigi 2-3 novajn artikolojn ĉiusemajne.

 

    En nia malnova novaĵrubriko estis novaĵoj nur pri Esperantaj aferoj, ĉefe ligitaj kun La Ondo, Sezonoj kaj Radio Esperanto kaj kun aliaj niaj iniciatoj. Sed la temaro de La Balta Ondo estas pli vasta, kaj krom informoj el Esperantujo, ankaŭ aliaj temoj estos prezentataj. Ekzemple, oni jam povas legi artikolojn de niaj kolumnistoj pri la nova Kaliningrada regionestro Cukanov, pri WikiLeaks, kaj pri la Ruslanda futbalo en 2010.

 

    Kiel kutime en "blogoj", registritaj uzantoj povas lasi komentojn. Bonvolu do registriĝi kaj vi iĝos plenrajta uzanto de nia blogo.

 

    La paĝoaranĝo dume ne estas perfekta, ĉar neesperantista retprovizanto, ĉe kiu ni luas la spacon, ne povas ebligi esperantigon de la sistemo WordPress, sur kiu La Balta Ondo estas bazita. Ni petas viajn pardonon kaj komprenemon por la "servaj informoj" (datoj, invitoj plulegi kaj komenti…), kiuj ne rilatas al la enhavo de la tekstoj mem.

 

    La Balta Ondo estas retejo por vi — vizitu ĝin, legu, komentu, kontribuu.

 

(el La Ondo de Esperanto)

Redaktoro: Li Jianhua

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng