La 4-an de januaro en la unua gazetara konferenco de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio en 2011 ĝia proparolanto Hong Lei dum respondado al la demandoj pri la situacio de la korea duoninsulo diris: "La nuna situacio en la korea duoninsulo ankoraŭ restas komplika kaj sentema. Ni alvokas, ke la koncernaj flankoj kun respondeco ludu pozitivan rolon, proksimiĝu unuj al aliaj por antaŭenpuŝi la situacion sur la vojon konversacian kaj interkonsiliĝan. Pri tio Ĉinio ludos konstruivan rolon kiel antaŭe.
"La ses-flanka interparolo estas efika metodo por realigi la sennukleigon de la korea duoninsulo kaj konservi la tieajn pacon kaj stabilecon. Ni volonte kunlaboros kun ĉiuj flankoj por antaŭenpuŝi la eniradon de la interparolo inter la ses flankoj kaj por realigi la celojn de la Komuna Deklaro subskribita en la 19-a de septembro en 2005."
Redaktoroj: Liu Sigong k Chen Ji