2011-01-07
Fine de la jaro, dum Novjara Renkontiĝo kaj Internacia Festivalo (ambaŭ internaciaj festaj aranĝoj en Germanio) oni organizis la ĉijare lastan sesion de la KER-ekzamenoj. La du paralelajn sesiojn partoprenis 9 personoj, 6 je nivelo B2 kaj 3 je nivelo C1. La kandidatoj venis el 5 landoj: Francio, Germanio, Danio, Nederlando kaj Belgio. La ekzamenojn gvidis Katalin Kováts, kunekzamenis Cyrille Hurstel kaj helpis Kristin Tytgat.
Per tiu ĉi 14-a sesio oni finis la unuajn du jarojn en kiuj okazis entute 284 ekzameniĝoj, kun la partopreno de kandidatoj el 38 landoj. Se oni komparas la unuajn du jarojn oni konstatas, ke la kvanto de la ekzamenokazoj kreskis kaj duajare precipa intereso montriĝas pri la niveloj B1 kaj B2. En la ranglisto de la plej diligentaj landoj momente staras Brazilo, kiun sekvas Francio, Germanio kaj Pollando.
La tuta rezulto de la 38 landoj elŝuteblas ĉi tie .
La pli detalan version de la raporto vi povas vidi en la PDF-dosiero.
(el http://edukado.net/ )
Redaktoro: Li Jianhua
|