2011-01-07
Lastatempe, la Pinta Forumo de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) pri Belarto de 2010 okazis en Nanning, ĉefurbo de la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio. La forumo montris la brilajn belartaĵojn de pentristaj rondoj de Oriento, kaj atingojn de artistoj de Ĉinio kaj tiuj el ASAN en arta esplorado kaj tuĉpentrado.
Dum la forumo estis eksponataj pli ol 200 artaĵoj de pli ol 100 famaj artistoj influivaj kaj reprezentantivaj de Ĉinio kaj ASAN kun la celo akceli kulkuran kaj artan interŝanĝojn de Ĉinio kaj ASAN por kune krei brilecon kaj imponecon de orienta arto.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|