2011-01-11
La 9-an de januaro en Tangshan, Hebei-provinco, oficiale ekkonstruiĝis la unua moderna industria muzeo de Ĉinio. Tangshan estas naskiĝloko de ĉina moderna industrio, kie naskiĝis la unua fervojo kun normala ŝpuro, la unua vaporlokomotivo, la unua sako da maŝine fabrikita cemento kaj la unua blanka klozeta ceramikaĵo. Ĝi estas honorata kiel "La lulilo de ĉina moderna industrio" kaj "La ceramika urbo en norda parto de Ĉinio". Laŭ plano, ĝi estos konstruita fine de 2012 kaj malfermiĝos en la 2013.
Redaktoroj:Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|