Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
29a Komuna Seminario en Hanojo
2011-01-11


Zeng Tao (desktre) 

 


Kunvenejo

 


Grupa foto

 

    La 29a Komuna Seminario (KS) kun la temo "komunikiloj inter junaj esperantistoj" okazis inter la 18a kaj 20a de decembro 2010 en Hanojo, Vjetnamio. Ĉirkaŭ 30 esperantistoj el Ĉinio, Indonezio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio ĉeestis en la seminario.

 

    Posttagmezo de la 18a estis la unua tago por akcepti esperantistojn. Hoanh Phi prezentis senmedikamentan kuracmetodon (Yumeho-metodo) per PPT, kaj li praktikis al gastoj. S-ro Hori Jasuo prezentis la kialon de Yumeho-metodo, kaj ĝia funkcio al la korpo. Sekve vjetnama fraŭlino Nepo instruis vjetnaman lingvon al ĉeestantoj.

 

    Minh Trang prezidis la interkonan vesperon. Vjetnamaj esperantistoj dancis kaj kantis, kaj montris diversajn naciajn kostumoj. Ĉiuj ludis.

 

    S-ino Nguyen Hoang Van, estro de Multflanka Departemento de VUAO (Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj), legis salutparolon en la inaŭguro en la 19a de decembro. S-ro Nguyen Van Loi, prezidanto de VEA (Vjetnama Esperanto-Asocio), bonvenigis ĉiujn ĉeestantojn al la seminario. Delegitoj de diversaj landoj sin prezentis. Delegitoj el Vjetnamio kaj Indonezio prezentis la junularan movadon pri siaj landoj. Posttagmeze oni diskutis pri la temo de la seminario. Dividiĝis tri grupoj kaj s-ro Hori Jasuo resumis la konkludon. Li emfazis, ke Esperanto estas lernebla lingvo, kaj ni ankaŭ povas uzi interreton por kontaktiĝi kun esperantistoj el diversaj landoj. Poste li prezentis la tamburinojn de diversaj landoj. Fine Fuĵimori Kohei el Japanio prezentis japanajn vestojn.

 

    La 20a de decembro oni vizitis ceramikan bazaron en Hanojo. Oni povis fari ceramikojn en iu ceramika fabriko. Phuong donis ceramikajn memoraĵojn al ĉiuj gastoj.

 

    La evento estas ne nur kunveno, sed ankaŭ bona ŝanco por ke ni bone konu la kulturojn de diversaj landoj kaj plifortigu amikecon inter la aziaj popoloj.

 

    La venonta KS okazos en Suda Koreio.

 

(Zeng Tao)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng