2011-01-12
 Ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono Hu Jintao intervidiĝas usona ministro de nacia defendo en la Granda Popola Halo. |
Posttagmeze de la 11-a de januaro ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono Hu Jintao intervidiĝis kun usona ministro de nacia defendo Robert Gates kaj liaj sekvantoj en la Popola Halo.
Hu Jintao diris, ke nun bona tendenco de stabila disvolviĝo prezentiĝas pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La ĉina flanko multe emfazas la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono kaj ĉiam opinias, ke Ĉinio kaj Usono havas inter si vastajn komunajn interesojn kaj bonan estontecon pri la kunlaboro. Bonaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono utilas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj kaj ankaŭ favoras al paco kaj disvolviĝo de la mondo. Ĉinio deziras kune kun Usono, surbaze de reciproka profito kaj respekto, antaŭenpuŝi la pozitivajn kaj tutflankajn kunlaborajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono al pli profunda disvolviĝo.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Jin Chenxi
|