2011-01-13
 Jolanta Kieres | TV-NC el Nowy Sącz (suda Pollando) raportas pri multmombra kurso, okazigata en grupo de Universitato de Triaaĝuloj, gvidata de Jolanta Kieres (membro de www.edukado.net), kiu partoprenis en la Partnera Projekto "Lernado dum la tuta vivo" de Grundtvig-programo 2009-2011 (subtenata de la Eŭropa Unio kaj organizita de PEA, E@I kaj ICH kun la partopreno de www.edukado.net kaj ILE), organizata de Halina Komar.
Jolanta, kvankam profesie kuracistino, gvidas plurajn kursojn por plenkreskuloj kaj instruas Esperanton ankaŭ en pluraj lernejoj de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo. En la raportfilmeto Jolanta parolas pri la praktika uzeblo de Esperanto, siaj vojaĝoj helpe de la lingvo. Ekparolas ankaŭ Francoise Badoux, svisino, gastanta regule en Pollando kaj vizitante la kurson.
Vidu mem la programon: Z wizytą u esperantystów kaj legu la artikolon sube (en la pola).
(el www.edukado.net )
Redaktoro: Ivanka Stoyanova
|