2011-01-14
 La placo Kerko (Bauhinia) de Hongkong |
La 12-an de januaro usona Fonduso Heredo publikigis jarraporton "Indico de Ekonomia Libereco",kaj Hongkong estas elektita kiel plej libera ekonomia sistemo en la mondo en la sinsekvaj 17 jaroj.La raporto diras,ke en 2010 Hongkong ricevis 89.7 poentojn,dum la meznombra poento de la tuta terglobo estis nur 59.7. En 10 taksitaj kategorioj pri ekonomia libereco la financa kaj komerca libereco de Hongkong okupas la unuan lokon,ĝiaj investa libereco kaj proprieta garantio la duan lokon, kaj ĝiaj venda kaj mona libereco la trian lokon.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|