Okazis en Haitio konkurso de amputitaj piedpilkistoj
2011-01-14
La 11-an de januaro en Portoprinco, ĉefurbo de Haitio, okazis piedpilka konkurso de sportistoj, kiuj estis amputitaj pro la tertremo okazinta en la 12-a de januaro 2010. La piedpilkon spektis pli ol dekmil rigardantoj en la ludkampo Sylvio-Cator.