2011-01-14
Matenmanĝoj
de Ivanka Stoyanova
Frumatene, jam de kvar monatoj mi piediras tridek minutojn de mia domo al mia oficejo kaj sincere povas diri, ke la vidaĵoj estas la samaj. Nun mi rakontos pri manĝaĵoj aĉeteblaj surstrate. Tute apud mia domo de frumatene ĝis vespere kiam mi hejmen revenas senĉese laboras juna familio, kiu preparas kaj surloke vendas diversajn manĝaĵojn.
 La vendejo apud mia domo |
Impresis min, ke ĉiam ĉe ili estas vico de aĉetantoj kaj tial mi kelkfoje aĉetis manĝaĵojn por gustumi. Kutime la manĝaĵoj estas rondaj, kaj interne plenigitaj de diversaj miksaĵoj. Tiuj panetoj ĉinoj nomas ''Xianbing''. Mi jam gustumis ilin, plenajn de acida brasiko kaj rizo; dishakita viando kun ovoj; ovoj- bakitaj, aŭ frititaj, miksitaj kun diversaj aldonaĵoj; fungoj kaj io ajn; diversaj verdaĵoj kun nekonataj al mi aldonaĵoj. La bona gusto laŭ mi venas de specifaj spicoj, kiuj ĉinoj tiel sperte kaj lerte aldonas. Aĉeteblas ankaŭ diversaj dolĉaj kukoj kiuj havas diversan dolĉan guston.
 Jen kiel aspektas "Shaobing" kaj aliaj dolĉaĵoj |
Aliaj manĝaĵoj, pufaj fritpastaĵoj, kiuj ĉinoj ĉiam fritas frumatene strate antaŭ viaj okuloj, ili nomas ''Youtiao''. Kutime ĉiam laboras po du viroj kune, unu el ili preparas la pastajn tavolojn, tranĉas ilin en la necesan grandecon kaj la alia fritas ilin en heliantoleon.
 La majstro estas kontenta de siaj laborantoj |
|
 Jen kiel kuiras ''Youtiao'' strate |
|
 Jen kiel aspektas la pufaj fritpastaĵoj, ĉine nomataj ''Youtiao'' |
Longtempe mi ne kuraĝis gustumi la pufajn fritpastaĵojn, ĉar ili aspektas tro grasaj. Tamen, ĉinoj ŝatas kaj preferas ilin matene kaj videblas, ke ili estas maldikaj. Do, mi gustumis kelkfoje, mi alkutimiĝis matenmanĝi kun tiuj bongustaĵoj, sed mi ne aĉetas strate. Mi ŝatas matenmanĝi en nia oficeja manĝejo kaj kun plezuro rigardas kiel la kolegoj tenas pufajn fritpastaĵojn ''Youtiaon '' kun bastonetoj.
Se vi havas ŝancon, nepre gustumi, mi certigas vin, ne estas tiel grasaj, kiel aspektas, sed estas tro bongustaj...
 Vendejo, plej proksime de nia oficejo |
|
 En nia oficeja manĝejo | |