2011-01-17 Korvarmiga koncerto de la fame konata muzikisto: Mikaelo Bronŝtejn el Ruslando -- dum turneo en Germanio -- ĝojigis kaj kantigis sian publikon en la urba biblioteko de Herzberg.
Mikaelo Bronŝtejn akceptis inviton de la Interkultura Centro Herzberg, en kies fakkolektaĵo nun aperas ankaŭ liaj freŝaj eldonaĵoj: libroj kaj KD-oj. Ni multe lernis de li, pri lia artista vivo kaj lia hejmlando. Estis vere agrabla kultura vespero. Sube oni vidas kelkajn bildojn pri la koncerto.
 Mikaelo (dua de maldekstre) inter la publiko |
|
 Belaj kantoj en varia kaj aŭtentika kantstilo
|
|
 Simbola figuro de artisto: donaco por la Interkultura Centro Herzberg
|
|
 Dankon, Mikaelo pro la belega, memorinda vespero!
|
|
 Freŝe eldonite: libroj kaj KD-oj
|
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
|